Caius Petronius Arbiter
LA LEĜOJ


Kion povas fari leĝoj, kie sole la mono regnas,
      kaj por la malriĉo venki estas tute nenia ŝanc'?
Nun jam eĉ la cinikuloj portas kun si la monsaketon
      kaj la veron ĉiufoje vendas por tintanta moner'.
Do la justo mem nenio estas krom publika komerco,
      la juĝisto donas degne la aprobon pri la negoc'.